CZ
EN
DE
Městský památkový okruh
Historie praní
Oskar Schindler
Domů

››› Historie Svitav (esperanto)


SVITAVY


Svitavy estas la plej granda urbo en teritorio etendiĝanta de Orlické hory ĝis Brno je unu flanko kaj de Pardubice ĝis Olomouc je alia flanko. La urbo situas lime de Bohemio kaj Moravio, ĝi estas grava trafik-nodo - sekcas ĝin internacia ŝoseo kondukanta el Vieno tra Brno al la pola landlimo.

Svitavy ricevis sian nomon de la rivereto Svitava, kies akvo estis iam tiel diafana, ke al niaj slavaj antaŭuloj proponiĝis fenomeno, kiun signis vorto „svítati“, t.e. esti pura kaj diafana. La unuan skriban mencion pri Svitavy oni trovas en dokumento el la jaro 1256. Tial la urbo apartenas al la plej aĝaj urbo en Ĉeĥa respubliko. Sed en la realo Svitavy estas ankoraŭ pli malnovaj, ĉar la unua ĉeĥa setlejo – Staré Svitavy (Antiqua Zuitawia, Antikva Svitavy) – estis fondita jam ĉirkaŭ la jaro 1160. Ekde sia fondiĝo Svitavy estis (kun nelongaj interrompoj) ĝis 1848 tipa vasala urbo de episkopoj de Olomouc, poste ĉefepiskopoj.

Meze de la 13-a jarcento la teritorio de Svitavy estis koloniigita, alvenadis homoj el Vestfalio kaj Frankio kaj konstruas siajn loĝdomojn. La urbo ne estis loĝata sole de germana loĝantaro, kvankam ĝis la mezo de la 14-a jarcento almenaŭ el ekstere ĝi havis germanecan karakteron. En la dua duono de la 14-a jarcento la urbo forte ĉeĥiĝis kaj precipe la husanaj militoj akcelis tiun evoluon. En la dua duono de la 19-a jarcento Svitavy fariĝas grava industria centro. La urbo pro sia tekstila industrio estas ofte nomata moravia Manchester.

En la tempo de t.n. Unua respubliko la ĉeĥa loĝantaro formis minoritaton en la urbo. Sed la plej tragedia tempo en la historio de la urbo ekestas en la 1930-aj jaroj, kiam la urbo naziiĝas, la ĉeĥoslovaka ŝtato estas frakasita de Hitlero kun helpo de la sudetaj germanoj. Estis bruldifektita la hebrea sinagogo kaj malhonorigita la juda tombejo, plenumiĝas la tragika sorto de la judoj el Svitavy. El la urbo foriras plejparto de la ĉeĥaj loĝantoj kaj la urbo estas aneksita al la Regno. La dramo estis daŭrigita ankaŭ post la milito. Konsekvenco de la II-a mondmilito estas ankaŭ forŝovo de la germanoj. Al Svitavy iom post iom revenas la ĉeĥa loĝantaro.

La urbo povas fieri per sia historia kerno, kiun formas ĉefe la placo kun la dua plej longa arkaro en la respubliko kaj kun kvanto da burĝaj, renesancaj kaj barokaj domoj. Svitavy situas avantaĝe el la turista vidpunkto kaj posedas interesan ĉirkaŭajon. Ĝi estas ĉefa enirejo al Bohemia-moravia montetaro, ekologie ĝis nun ne poluita region de eŭropa signifo.

Copyright © Městské muzeum a galerie ve Svitavách 2024